关于报送2016年中国国际徽商大会集中签约项目的...

Makartiismo a? McCarthy-ismo estas nomata la periodo de ekstreme kontra?komunisma politiko de la usona registaro en la fruaj 1950-aj jaroj, la? la nomo de la senatoro Joseph McCarthy. ?i estas, en la angla, nomata anka? Second Red Scare. ?i da?ris de 1948 ?is proksimume 1956. Dum tiu periodo la usona registaro persekutis la Komunistan Partion de Usono, ?iajn gvidantojn, membrojn kaj simpatiantojn. Post akuzoj la? kiuj du altrangaj funkciuloj de la registaro (vica financministro Harry Dexter White kaj Alger Hiss, la konsilinto de Franklin Delano Roosevelt) estis sovetiaj agentoj, oni enkondukis por registaraj kunlaborantoj kaj por la dungitoj de ?tataj institucioj lojaleco-testojn.
Intencoj kaj bazoj
[redakti | redakti fonton]El la vidpunkto de multaj konservativaj usonanoj, tiutempe la subpremo de radikalismo kaj de radikalaj organiza?oj en Usono estis batalo kontra? dan?era subfosa elemento, nome de kvina kolono kontrolata de fremda potenco. Tiu dan?ero por la lando pravigis, la? ili, anka? ekstremajn, e? kontra?le?ajn metodojn. ?e tio oni ofte krude rompis la homajn kaj bazajn rajtojn de la personoj kiuj estis suspektataj pri spionado.
Disponoj
[redakti | redakti fonton]Precipa elemento de makartismo estis la interna ekzamenado por federaciaj dungitoj, gvidata de la FBI sub J. Edgar Hoover. Tiu ampleksa programo ekzamenis ?iujn publikajn dungitojn pri ligoj kun komunistoj. ?e tio ne eblis kontesti nek detale enrigardi anonime alportitajn pruvojn pri la kontrolataj personoj. Ekde 1951 necesis nur "konsiderinda dubo" por maldungi iun. Anta?e necesis "konsiderindaj kialoj" por klasi iun malfidela.
Ekde 1959 la famo kaj konateco de McCarthy rapide kreskis. La Red Scare estis da?rigata, post kiam la senato en 1954 esprimis sian malfidon, kaj sekvis liajn katastrofajn ekzamenadojn en la usona armeo, kiuj komenci?is la 27-an de aprilo samjare. La nomo McCarthy estis ?efe asociita kun lia konduto en la amaskomunikiloj. Liaj sen?ena kaj nekalkulebla naturo igis lin ideala reklamilo de la antikomunismo, kvankam li eble e? ne estis ties plej grava praktikanto.
Charlie Chaplin estis unu el la personoj akuzitaj pro "malusonecaj agadoj", kaj la FBI partoprenis en klopodoj deklari lian vizon por hejmvoja?o nevalida, kiam li voja?is 1952 al E?ropo. Efektive lia filmkariero estis ?esigita, kvankam en neniu akuzo li estis deklarita kulpa. Walt Disney en tiu tempo dense kunlaboris kun la FBI. En la aktoj de la FBI li aperis kiel "Special Agent contact", kaj samtempe li estis mem suspektata. Lia atestodeklaro anta? la Komitato pri Kontra?usona Aktiveco, la 24-an de oktobro 1947, estis ?efe uzata por denunci homojn de lia entrepreno, kiuj la? lia opinio estis a? povus fari?i minaco por liaj aferaj agadoj. Krome, grupo de holivudaj re?isoroj, kiu konati?is kiel la holivuda dekopo (angle: The Hollywood Ten), estis malliberigita, ?ar la anoj rifuzis kunlabori kun la enketistoj. Anka? multaj maldekstraj a?toroj kaj marksismaj teoriistoj, kiel William Edward Burghardt Du Bois a? Cyril Lionel Robert James suferis pro tiu sor?istin-?asado kaj estis elpelitaj el Usono.
El la etoso de amaskomunikiloj, multaj medioj kaj ?urnalistoj kunlaboris kun la sor?istoser?ado, kiel ekzemple la fama kolumnistino Hedda Hopper.
Spektaklaj procesoj
[redakti | redakti fonton]Aparte grandan sensacion vekis en la publiko dum la makartismo la spektaklaj procesoj kontra? oficistoj, politikistoj, artistoj, sciencistoj kaj aliaj homoj, kulpigataj esti komunistaj agentoj. La plej famaj procesoj estis tiuj kontra? Alger Hiss kaj Ethel kaj Julius Rosenberg. La proceso kontra? Alger Hiss komenci?is jam anta? ol aperis McCarthy. Hiss neniam estis kondamnita pro spionado, sed fine pro falsa ?urado. La Ethel kaj Julius Rosenberg estis kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj, ?ar ili estis, la? la akuzo, transdonintaj ?tatsekretojn al Sovetio. Tiaj procesoj bazi?is tipe sur informoj de sekretagentoj a? komplicoj. Al tiu kategorio apartenis ekzemple Whittaker Chambers, kies eldiro kondukis al la falo de Hiss, a? la kunkomplotintoj Klaus Fuchs, Harry Gold kaj David Greenglass, kies konfesoj kontribuis al la kondamno en la kazo de la geedzoj Rosenberg. Indikante nomojn de aliaj homoj kiuj la?dire partoprenis en komplotoj, homoj kiel Chambers ricevis privilegiojn. Informantoj ricevis koncedojn - male al homoj kiuj kontestis ?ian kulpon.
Komenco de la fino
[redakti | redakti fonton]La batalo de McCarthy kontra? la komunismo disfalis en 1954, kiam liaj pridemandadoj estis unuafoje dissendataj televide. Tio ebligis al la publiko kaj al la gazetaro rekte enrigardi liajn disputatajn praktikojn. Tiutempe la gazetaro anka? komencis aperigi raportojn pri personoj kies vivo estis ruinigita pro la akuzoj de McCarthy, kiuj en pluraj kazoj ne estis pruvitaj.
La David Schine-Komisiono kiu enketis kontra? la Komisiono de McCarthy, postulis de McCarthy, fine de la 36 tagojn longa publika pridemandado, diri la nomojn de informantoj kaj la nomojn de proksimume 130 la?dire komunistaj "subfosuloj", kiuj estis de li identigitaj en la ministrejo pri defendo. McCarthy rifuzis kaj anstata?e provis stabiligi sian jam ?anceli?antan pozicion per tio ke li kulpigis Fred Fisher, forestan kunlaboranton de la armejura konsilisto Joseph Welch, pri komunista en?ovi?o. La alparolita Joseph Welch reagis al la nepruvita aserto de McCarthy per la vortoj: "Sinjoro, ?u vi da?re ne havas senton pri deco? ?u al vi tute ne plu restas sento pri deco?" La pridemandoj, en kiuj McCarthy sobratone ofendis plurajn komisionanojn kaj poste praktike ?iujn nomis reprezentantoj de la Komunista Partio, estis tutlande montrataj en televido, kio kondukis al fina ?an?o de la publika opinio pri la metodoj de McCarthy.
Post tio, la Senato esprimis sian malfidon al McCarthy kaj li fine perdis anka? la prezidon de kroma komisiono. La ?urnalistoj ?esis raporti pri liaj plendoj pri kreskantaj komunistaj komplotoj. De unu tago al alia li malaperis el la scenejo. McCarthy, forta drinkulo, fari?is alkoholulo kaj en 1957 mortis pro hepatito.
Makartismo kiel ?enerala koncepto
[redakti | redakti fonton]Dum la periodo de McCarthy, makartismo (angle: "McCarthyism") fari?is en Usono kuranta nocio. ?i signas la fenomenon "engutadi" al la socio politikajn opiniojn per amashisterio, maltrankviligo kaj nigraj listoj. Oni ofte ligas kun McCarthy nesufi?e funditajn kulpigojn a? malhonestajn enket-metodojn. Ili servas por silentigi personojn a? misfamigi ilin.
La dramo de Arthur Miller Sor?istin-?asado (angle "The Crucible"), verkita dum la makartismo, uzis la protokoloj de la historiaj sor?istinaj ju?procesoj, kiuj okazis en Salem Masa?useco en 1692 kiel metaforon por la 1950-aj jaroj por esprimi ke tiaj persekutoj povas okazi ?iutempe kaj ?iuloke. La romano "Fahrenheit 451" de Ray Bradbury (1953) anka? alparolas la temon.
Se akcepti la nociojn "liberaluloj" kaj "konservativuloj" por Usono, akuzoj pri makartismo estas farataj de liberaluloj kiel anka? de konservativuloj kontra? siaj politikaj kontra?uloj, kiuj la?dire persekutas homojn pro politikaj kialoj. Tiel, la? konservativuloj, kulpas la makartismo farata de la liberalaj universitataj institucioj ke ekzistas ?e usonaj universitatoj nur malmultaj konservativaj fakultatoj. Aliflanke multaj konservativuloj ne ?atas tiun nocion. ?i ?ajnas pravigi kaj da?rigi la mokon kiun liberaluloj tradicie esprimas por antikomunistaj kaj kontra?spionaj agadoj.
Originoj kaj sekvoj el nuntempa vidpunkto
[redakti | redakti fonton]Dum longa tempo, makartismo estis vidata ekskluzive kiel milito motivita de paranojo kaj de ideologioj kontra? alipensuloj en la propra lando. Tia ?i anka? certe estis, sed pli novaj historiaj ekkonoj certigas ke la komunisma movado en Usono estis, almena? anta? 1945, grandparte financata kaj kontrolata de Sovetio.
Efikoj al la landa kaj internacia Esperanto movado
[redakti | redakti fonton]En Usono komence de la 1950-aj jaroj la "ne?trala" asocio EANA per sia ?enerala sekretario George Alan Connor fari?is ilo de la makartiismo, senkompate ?asante "komunistojn". Rezulte la membroj pli-malpli forlasis ?in kaj fondis la nunan ELNA, kiun en 1955 UEA akceptis kiel duan landan asocion de Usono (en 1956 UEA rompis la rilaton kun EANA).
Pri la eksigo de EANA kaj Connor de UEA: oni memoru ke usonaj esperantistoj organizis sin por fondi novan, ne-kontra?komunisman asocion – ELNA, nun Esperanto-USA – kiu fondi?is jam en 1955. Oni faris tion tute debaze, desube, sen ekstera helpo de UEA a? aliaj instancoj. Tio estis unu jaro anta? ol UEA eksigis EANA kaj Connor. Tio estis la apogeo de makartiismo, kiam multaj homoj estis enprizonigitaj, perdis laboron, ktp ne nur pro ties politika sinteno, sed simple pro morala kontra?staro al la reprezalia etoso (Ekzemple, la konata dramaturgo Arthur Miller estis enprizonigita en 1957 pro rifuzo ’nomi nomojn’). Tio menciindas ?ar la fondintoj de ELNA en 1955 ja kura?is kaj iom riskis per sia agado. Aldone, dubindas ?u UEA eksigus EANA kaj Connor sen tiu anta?a agado de usonaj esperantistoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- John E. Haynes: Red Scare or Red Menace? American Communism and Anticommunism in the Cold War Era, ?ikago 1996. ISBN 1-56663-091-6
- Albert Fried: McCarthyism - The Great American Red Scare - A Documentary History, Novjorko 1997. ISBN 0-19-509701-7
- Ellen Schrecker: Many Are The Crimes - McCarthyism in America, Princeton 1998. ISBN 0-691-04870-3
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- The Front (germ. Der Strohmann [La pajlohomo]), Usono 1976, de Martin Ritt, kun Woody Allen
- Guilty by Suspicion (germ. Schuldig bei Verdacht [Kulpa ?e suspekto]), Usono 1991, kun Robert De Niro
- The Majestic, Usono 2001, kun Jim Carrey
- One of the Hollywood Ten, 2001, kun Jeff Goldblum, Greta Scacchi kaj ángela Molina
- Good Night, and Good Luck, Usono 2005, kun George Clooney
Vidu anka?
[redakti | redakti fonton]Teksejoj
[redakti | redakti fonton]- Herb Block: [1] Karikaturoj pri la dua Red Scare el la Washington Post
(La? la germana artikolo de Wikipedia "McCarthy-?ra" - vl)