名医堂第167期:名医堂:拒绝强直性脊柱炎 大丈夫要“能屈能伸”;
Digesta sistemo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
klaso de anatomia unuo tipo de anatomia sistemo ![]() | |||||
nutrokanalo ? individua anatomia ento ? human organ system ? homa anatomia strukturo | |||||
| |||||


Digesta sistemo estas organa sistemo kiuj ebligas digestadon. En la procezo de la digesto, la nutra?o diseri?as en tre malgrandan pecetojn a? molekulojn. La digesto okazas en la nutrokanalo. La procezo komenci?as en la bu?o, kaj fini?as en la rektumo.
En la bu?o, la dentoj kaj la lango servas por mordi kaj ma?i la nutra?on. La salivo de la salivaj glandoj kaj la enzimo ptialazo miksi?as kun la nutra?o. Kaj la nutra?o eniras la gor?on.
Kiam oni englutas, la mola palato premas kontra? la dorso de la faringo, fermante la aperturon al la nazo, kaj la laringo levi?as la epigloton por devigi la nutra?on en la ezofagon, kaj ne en la trakeon. En la stomako, la digesta fluido komencas la digeston de la proteinoj de viando, ovoj kaj lakto. La digestaj fluidoj havas hidrokloratan acidon kaj la enzimon pepsinon. Post 2 ?is 5 horoj, la digesta fluido konvertas la nutra?on en ?imon, kaj la ?imo eniras la duodenon.
La duodeno, la jejuno kaj la ileo formas la maldikan inteston, kiu estas proksimume 6 metrojn longa. La pankreata fluido, la intesta fluido, kaj la galo digestas la ?imon. La pankreata fluido havas multajn enzimojn. Tripsino, amelazo, kaj lipazo estas enzimoj en la pankreata fluido. Kiam la nutra?o estas digestita, tre malgrandaj sangaj kaj limfaj angioj en la tega?o de la maldika intesto kondukas la nutra?on al la tuta korpo.
La cekumo kun la apendico, la ascenda, transversa, kaj descenda kojlo (dika intesto), kaj la rektumo formas la dikan inteston. La dika intesto estas 1,5 metron longa. La bakteria agado produktas fekon, kaj la feko forlasas la rektumon kaj la anuson. La totala longo de la homa digesta sistemo estas de 10 ?is 12 metroj, estante ses a? sep fojojn la totala longo de la korpo. En sia itinero la?longe de la trunko, ?i trairas anta? la vertebraro.
Funkciado kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]
La digesta tubo estas proksimume dekunu metrojn longa, startas en la bu?a kava?o kaj finas en la anuso. Estas en la bu?o kie oni komencas propre la digestadon, la dentoj tran?as la nutra?ojn, la mueldentoj ma?as kaj la sekrecioj de la salivaj glandoj malsekigas ilin kaj komencas ties kemian malkomponadon per kiu ili transformi?as al digestoboluso. Poste la digestoboluso trairas la faringon, sekvas tra la ezofago kaj alvenas al la stomako, nome muskola sako proksimume kun enhavkapacito por unu litro kaj duono kies mukozo sekrecias la fortopovan stomakan sukon. En la stomako la nutra?o estas agitita ?is ?i konverti?as al ?imo.
Elirinte el stomako estas la maldika intesto kiu estas ses metrojn longa kaj estas tre faldita en si mem. En tis unua parto a? duodeno ?i ricevas sekreciojn de la intestaj glandoj, nome la galo devena el la gala veziko kaj la sukoj de la pankreato. ?iuj tiuj sekrecioj enhavas grandan kvanton da enzimoj kiuj degradadas la nutra?ojn kaj transformas ilin en substancoj solveblaj simplaj kiel aminoacidoj. La digesta tubo pluas al la dika intesto, kiu estas pli ol unu metro kaj duono longa. Ties fina parto estas la rektumo, kiu finas en la anuso, tra kiu oni forigas al ekstero la nedigesteblajn resta?ojn el la nutra?oj.
Resume la digesta sistemo havas la bu?on kiel enirejo kaj la anuson kiel elirejo. Tamen ?ar temas pri la nuraj du malferma?oj ili povas eksterordinare funkcii por malaj utiloj. Tio estas tra la bu?o oni povas vomi, kio konsistus el inverso de la normala digesta direkto; kaj tra la anuso eblas diversaj medicinaj agadoj ?efe rialte al kuracado de la digesta sistemo (sed ne nur), kiel "engluto" de kuraciloj, konekto de klistero ktp. Aparte la bu?o estas konektita al la spirsistemo; kaj bu?o kaj anuso estas uzeblaj por diversaj agoj rilataj al la seksaj rilatoj.
Esence la utilo de la digesta sistemo konsistas en la transigo de nutrantoj el la ekstero de la organismo al la bezonantaj organoj, ?efe el la intestoj al la diversaj sistemoj. La alia rimedofonto de la organismo estas la oksigeno kiu venas tra la spirsistemo.
Etapoj kaj organoj
[redakti | redakti fonton]Bu?o kaj bu?kavo
[redakti | redakti fonton]Bu?o kaj bu?a kavo estas komenco de digesta sistemo de plimulto de animaloj. ?i servas anka? - kun aliaj organoj ekz. lango - por parolo ?e homo; formigo, eligo de vo?oj, sonoj, krioj (tiuj lastaj anka? ?e bestoj)io. La bu?on ekstere ornamas la lipoj (kiuj estas la unuaj intervenantoj en la englutado, ekzemple por trinkado, su?ado ktp., fakte en la plej frua englutado ?e beboj de homoj kaj aliaj mamuloj) kaj donas ?ian formon la makzeloj.
La salivaj glandoj estas glandoj, kiuj produktas likva?on, nome la salivon. La rolo de salivo estas humidigi la mukozojn de la supra digesta sistemo, partopreni en la unuaj etapoj de digesto kaj faciligi la progresadon de man?a?oj de la faringo al la ezofago kaj la stomako (e? eble kiel defenda rimedo). La salivaj glandoj estas glandoj kun eksokrina sekrecia re?imo.
Laringo
[redakti | redakti fonton]
Laringo estas la vo?dona organo de la vertebruloj kaj parto de la digesta sistemo, kiu trovi?as plej ofte ?e la enirejo al la tra?eo. ?i estas fermebla al faringo per epigloto (epiglottis). Skeleto de vertebrula laringo konsistas el neparaj ringaj, tireoidaj kaj epiglotaj kartilagoj kaj la paraj aritenoidaj kartilagoj. La unuopajn kartilagojn interligas la ligamentoj (ligamentum) kaj la kartilagojn movas komplika laringa muskolaro, kio ebligas la mallar?igon a? lar?igon de la gloto (glottis).
?e mamuloj, la pozicio de la laringo en la kolo okupas altan pozicion, komunike preska? rekte kun la nazo. Tio ebligas al mamuloj trinki likvojn dum spirado, samtempe.? Tiu atributo ludas gravan rolon por mamnutrado. Tamen estas malgranda sed rimarkinda escepto: ?e "Homo sapiens" tiu alta pozicio de la laringo estas modifita kaj okupas pli malaltan pozicion, kio ebligas generi sonojn de diversaj varioj, kion aliaj mamuloj malkapablas fari. Sed e? ?e homoj, ekde la nasko ?is dujara?o la laringo okupas pli altan pozicion (tial beboj povas mamsu?adi kaj spiradi samtempe), kaj poste ?i definitive pozicii?as pli malalte post la dujara?o.[1]?
Ezofago
[redakti | redakti fonton]
Ezofago (?sophagus) estas pli-malpli longa maldika tubo, kondukanta la nutra?on de la gor?o ?is la stomako. ?ia interna surfaco estas kovrita ?e la malpli evoluintaj bestoj per cilia epitelio, ?e pli evoluintaj animaloj per plurtavola plat?ela epitelio. La suba parto de ezofago povas pligrandi?i tiel formante kropon (ingluvies).
?ia strukturo kun formo de tubo, estas formata de kelkaj histotavoloj kiuj estas komunaj al la cetero de organoj de la digesta sistemo: nome estas tavolo de mukozo, submukoza tavolo, muskola tavolo kaj seroza tavolo. Krome estas du valvoj, nome unu en la enirejo kaj dua en la elirejo, nomitaj sfinkteroj.
La funkcio de la ezofago estas la transporto de la man?oboluso el la faringo ?is la stomako. Tiun funkcion oni okazigas per de la peristalta movado, kiu disvolvi?as inter la ezofagaj sfinkteroj, nome supra kaj malsupra.
En unua bu?a fazo alti?as la palata velo, okazas fermo de la epigloto kaj la lango impulsas la boluson al la faringo, kaj tial okazas la englutado. Tiu fazo okazas nevolonte. En la faringa fazo, malstre?i?as la supra ezofaga sfinktero kaj kuntiri?as la faringa konstriktilo. Tiu fazo estas nevolonta a? refleksa. La paso de la boluso al la hipofaringo produktas malstre?i?on de la supra ezofaga sfinktero kaj komenco de unuarangaj kaj duarangaj peristaltaj ondoj en la korpo de la ezofago, oni stimulas mekanikajn ricevilojn kiuj aktivigas specifajn refleksojn por ke tio povu okazu. Kiam la boluso alvenas al la malsupra ezofaga sfinktero okazas ?ian malstre?i?on, kio ebligas ?ian pason al la stomako por ke poste la sfinktero rekuperu sian pozicion (kiu evitas la stomakezofagan retro-fluson). La alta premo de ripozo ene de la ezofago, restas kaj pro kontribuoj de nervoj kaj de ebenaj muskoloj, dum ?ia malstre?i?o okazas reage al faktoroj originitaj en la nervaj centroj (ne?rogenaj).
Stomako
[redakti | redakti fonton]
Stomako estas muskoleca organika ronda sako provizita per specialaj glandoj, kiu komunikas kun la ezofago kaj la intesto, kaj en kiu komenci?as la digestado. Stomako estas digesta organo de ?iuj bestaj organismoj. La plej primitiva formo trovi?as en polpoj, kie stomako estas anka? sekrecia organo. Stomako estas kava organo el muskolaj histoj, kiuj estas kovritaj interne per mukozo. En tiu kavo estas digestita la nutra?o-ka?o per stomaksuko, kiu konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. E? dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ?irka? 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko alti?i ?is 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam anta? la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj. La nutroka?o transporti?as per muskolkuntiri?o (peristalto) al piloro. Tiu formas pordon inter stomako kaj intesto. ?i malfermi?as regule, por ke la nutroka?o pluiru al duodeno.
Rondbu?uloj, pulmofi?oj, kelkaj ostaj fi?oj ne havas stomakon. La stomako estas ?enerale unuparta kaj simpla (la mukozo estas unueca). La birdoj havas dupartan stomakon (glandan kaj muskolan). La plantovoraj mamuloj havas grandan kaj kompleksan stomakon ofte plurpartan. (rema?ula stomako: rumeno, omaso, abomaso, retikulo (reta stomako))
Maldika intesto
[redakti | redakti fonton]
La maldika intesto estas la parto de la nutrokanalo inter la stomako kaj la dika intesto, kaj estas la loko, kie okazas la fina ensorbi?o de man?a?o. La maldika intesto (7 m longa ?e homo, 40 m ?e bovo) konsistas el duodeno, jejuno, kaj ileo).
?ia rolo konsistas el miksado de nutra?o, digestado de la tri nutreroj, lipidoj, glucidoj, protidoj danke al la hepata galo, pankreata suko kaj intesta suko, absorbado per viloj de la tri nutreroj, de vitaminoj, jonoj (kalcio, natrio, kalio, ktp), fero, akvo kaj galaj saloj, kaj forigo de la neabsobita?oj al la kojlo.
La duodeno estas la plej mallonga parto de la maldika intesto, kaj estas la loko, kie la preparoj por ensorbi?o de man?a?oj komenci?as. ?i ricevas galon kaj pankreatan sekrecion tra la pankreata dukto, regata de la hepatopankreata sfinktero. La interna surfaco de la jejuno estas kovrata de viloj, malgrandaj fingroformaj elstara?oj, kiuj helpas la ensorbi?on de nutra?oj el la man?ita?oj.
Pankreato
[redakti | redakti fonton]La pankreato estas ventra glando, kiu trovi?as malanta? la stomako, kaj kies funkcio estas sekrecii senkoloran sukon, bonefikan al digesto. ?i anka? produktas kelkajn hormonojn.
En homoj, la pankreato estas malgranda longa organo konektita al la duodeno. ?i estas kovrita de hista kapsulo, kiu partigas la glandon en lobetojn. La plejparto de la pankreato konsistas el pankreataj ekzokrino-?eloj kaj iliaj duktoj aran?itaj en amasoj nomataj acinoj. La ?eloj estas plenaj je sekreciaj granuloj enhavantaj la digestajn enzimojn (?efe tripsinon, ?imotripsinon, pankreatan lipazon, kaj amelazon), kiuj estas eligataj per ekzocitozo en la lumenon de la acino. De tie, la sekrecioj amasi?as en enlobetajn duktojn, kaj poste en la ?efan pankreatan dukton, kiu drenas rekte al la duodeno.
Enfiksitaj tra la ekzokrina histo estas malgrandaj amasoj da ?eloj nomataj insuletoj de Langerhans, kiuj estas la endokrino-?eloj de la pankreato, kaj kiuj sekrecias insulinon, glukagonon, kaj kelkajn aliajn hormonojn. La insuletoj enhavas kvar malsamajn tipojn de ?eloj -- alfa-?elojn (produktantajn glukagonon), beta-?elojn (la plej nombrajn, produktantajn insulinon), delta-?elojn (produktantajn somatostatinon), kaj gama-?elojn (produktantajn polipeptidon kun nekonata funkcio). Tiukadre vidu artikolon diabeto.
Hepato
[redakti | redakti fonton]![]() |
![]() |
Hepato (latine jecur, iecur, greke hepar) estas centra organo de metabolo de vertebruloj kaj la plej granda glando en ilia korpo. ?e homo la hepato estas anka? la plej granda organo de abdomena kavo. ?i estas ?efa certiganta energian materian inter?an?on kaj ?an?on de vivtena?oj, ?i estas neanstata?igebla dum biotransformado de materialoj kaj maltoksigo de la organismo kaj ?i partoprenas anka? dum digestado de la nutra?o en maldika intesto. Inter ?iaj pluaj funkcioj estas sintezo de proteinoj de sangoplasmo inkluzive de koagulaj faktoroj, kiuj estas necesaj por sangokoagulado kaj produkto de hormonoj, kiuj regulas mastrumadon kun akvo kaj saloj, ?i servas anka? kiel rezervejo de vico de materialoj, kiel estas glikogeno, fero a? vitaminoj.
Dum misfunkciado de la hepataj funkcioj okazas difekto de homeostazo, aperas hormonaj difektoj, difektoj de metabolo kaj sangokoagulado, ascito, misfunkciado de renoj kaj difektoj de funkcio de cerbo, kiuj povas gvidi al hepata komato kaj morto.
Gala veziko
[redakti | redakti fonton]La gala veziko (latine vesica fellea respektive biliaris, de la vortoj vesica por ?veziko“, fellis respektive bilis por ?galo“) estas kava organo de la homoj kaj aliaj vertebruloj, kiu stokas kaj koncentrigas la galon produktitan de la hepato. La galo estas likva?o bezonata por la digestado de graso en la intestaro; en certaj dozoj do la likva?o la? digesta bezono estas elfluigata tra tubeto en la intestaron.
La gala veziko de homo kutime longas 6 ?is 10 centimetrojn kaj lar?as malpli ol 4 centimetrojn. La formo ofte priskribatas "pirosimila". La organo situas en fosa?o (latine fossa vesicae biliaris) ?e la suba flanko de la hepato inter ties lobus quadratum (parto kvadrata) kaj lobus dexter (parto dekstra) – foje ?i preska? komplete ?irka?volvi?as de hepata histo. ?e la suba flanko la veziko tu?as la dekstran kurbi?on de la kojlo, kio en la kazo de inflamoj povas ka?zi kunkreska?ojn de amba? organoj, kaj foje anka? povas ka?zi nenaturan konekton kaj do fluon de galo en la kojlon. Dorsflanke la veziko korpomeze tu?as la supran parton de la duodeno.
La ascenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo anta? la transversa kojlo kaj post la cekumo kaj la maldika intesto. ?ia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 10–20 centimetroj; ?ia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,6 centimetroj. La ascenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestata?o movi?as supren. Normale, la ascenda kojlo trovi?as en la dekstra flanko de la homa abdomeno, super la cekumo. Simile al la transversa kojlo, la ascenda kojlo ?efe funkcias per sorbado de akvo kaj saloj el ?imo.

(1) Ascenda kojlo (Colon ascendens)
(2) Transversa kojlo (Colon transversum)
(3) Descenda kojlo (Colon descendens)
(4) Sigmoido (Colon sigmoideum)
(5) Rektumo (Rectum) - kiu ne estas parto de la kojlo
La transversa kojlo estas la parto de la nutrokanalo anta? la descenda kojlo kaj la sigmoido kaj post la ascenda kojlo. ?ia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 50 centimetroj; ?ia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 5,8 centimetroj. ?i estas la plej longa kaj la plej movebla parto de la dika intesto. La transversa kojlo estas tipe horizontala, tra kiu la digestata?o movi?as maldekstren en la homa abdomeno. ?i ku?as sub la hepato kaj la stomako. La transversa kojlo sorbas akvon kaj salojn el la ?imo. ?i estas la lasta parto de la nutrokanalo, en kiu multe okazas sorbado de nutra?oj.
La descenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo anta? la sigmoido kaj la rektumo kaj post la transversa kojlo. ?ia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 25 centimetroj; ?ia diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,3 centimetroj. La descenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestata?o movi?as malsupren. Normale, la descenda kojlo trovi?as en la maldekstra flanko de la homa abdomeno. La ?imo solidi?as kaj fari?as feka?o dum la malsupreniro tra tiu parto de la dika intesto.
La sigmoido estas la parto de la nutrokanalo anta? la rektumo kaj la anuso kaj post la descenda kojlo. ?ia longo en homoj estas proksimume 35–40 centimetroj. La sigmoido estas tipe kurba kaj tordita.
Rektumo
[redakti | redakti fonton]Rektumo (latine: rectum intestinum) estas la lasta, rekta parto de la dika intesto ?e la vertebruloj, etendi?anta de la sigmoida kojlo ?is la anuso. La rektumo ricevas la for?etindajn materialojn kiuj restas post la fino de la procezo de la digestado de la man?a?oj, konstituante la feka?ojn. La rektumo estas la fina parto de la dika intesto kaj estas 17,9 cm longa, kaj de tie la feka?oj eliras de la korpo tra la anuso.
La rektumo estas unu de la plej gravaj organoj en la homa defekado. La rektuma ampolo utilas kiel provizora stokejo de la feka?oj, ?ar la rektumaj muroj malstre?i?as kiam akumuli?as la feka?oj en ties interno. La riceviloj de stre?i?o de la vegetativa nervosistemo, situa ?e la rektumaj muroj, stimulas la fekodeziron. Se oni ne finkompletigas la defekadon, oni inhibas la fekoreflekson, kaj la fekoj plue akumuli?as kaj pluas la absorbado de akvo ?e la rektumo, kio okazigas malmoligon de la feka?oj kio rezultas en konstipo. Kiam la rektumo estas plena, la enrektuma premo pu?as kontra? la murojn de la anusa kanalo, la rektumo mallongi?as kaj la peristaltaj ondoj pelas la feka?ojn al la anuso.
Anuso
[redakti | redakti fonton]
Anuso (lat. anus "ringo") estas eligo de fina sekcio de la digesta sistemo sur surfaco de la korpo. Ties fermado estas priregata per ronda muskolo. Tra la anuso elkorpi?as dum fekado feka?oj, kio estas ?ia primara celo. Plimulto da bestoj – ekde simplaj vermoj ?is elefantoj – havas tubforman digestan aparaton, kiu komenci?as per bu?a aperturo en unu ekstrema?o kaj fini?as per la anuso en la alia ekstrema?o. La homa anuso trovi?as inter gluteoj, malanta? perineo. ?irka?as ?in du anusaj kontrahi?aj muskoloj, nome tiu ekstera kaj tiu interna. Tiuj tenas la anusaperturon fermita, dum ne estas tempo por fekado. Unu kontrahi?a muskolo estas glata muskolo kaj oni ne povas priregi ?in pervole. La alia estas el transverse striita muskolaro kaj oni povas priregi ?in pervole.
Digestomalsanoj
[redakti | redakti fonton]?ar la funkciado de la digesta sistemo estas ege komplika kaj ?ar ?i povas ricevi materialon de tre diversaj devenoj kaj kiuj povas rezulti en tre diversaj utiloj kaj malutiloj, malsanoj povas esti anka? tre diversaj kaj kun tre diversaj rezultoj el ampleksa gamo el nur malgravaj misordoj (doloretoj, na?zoj ktp.) al morto. Inter tiuj menciindas herpeto, kandidozo, apendicito, bu?a kancero, kojlito, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero, agaci?a intesta sindromo, hemoroido, hepatito, cirozo, konstipo, diareo ktp.
Tre oftaj misordoj estas konstipo kaj diareo, kiuj konsistas fakte en malaj kondi?oj en la tasko eligadi feka?ojn, nome konstipo malhelpas la regulan fekadon, dum diareo estas konstanta fekado neregula, dolora, nesolida ktp. Amba? estas pli simptomoj ol veraj malsanoj; tamen tial ili povas esti signoj de tre gravaj malsanoj. Amba? povas esti rezulto man?i ne ta?gajn man?a?ojn, ?efe ?e diareo, foje okazigita pro trinkado de nepura akvo, kio oftas en disvolvi?antaj landoj.
Konstipo (la? la latina co-: "kun" + stipare: "rigidigi, kompaktigi") a? mallakso estas malfacila?o por feki. La feka?o estas kutime malmola kaj malgranda. Pluraj medicinaj difinoj ekzistas, la plej kutima inter ili estas: "Malpli ol 3 fekadoj semajne a? malfacila?oj por feki". Diareo a? lakso estas ?efe likva, akveca (kelkfoje muka) feka?o kiu estas akompanata de la bezono por ur?e iri al la necesejo. Diareo ofte estas akompanata de nepla?a, prema sento en la ventro, kun subitaj kramfoj a? doloro en la ventro. Ofte oni sentas sin malforte kaj malvigle, ?ar pro tro granda perdo de likvo kaj nutra?o la korpa stato mapliboni?as. Anka? emocie oni sentas sin malpli bone. Diareoj estas tre gravaj en tropikaj regionoj. En multaj landoj, ?i estas grava ka?zo de mortoj, ?efe ?e infanoj kaj maljunuloj (Vidu artikolon Infana mortindico).
Pluraj kanceroj povas dama?i diversajn stadiojn de la digestaj organoj, nome bu?a kancero, ezofaga kancero, stomaka kancero, pankreata karcinomo, kojlorektuma kancero ktp. Ili okazigas mortojn kaj dama?ojn tiom multe kaj grave kiom la mama kancero kaj la pulma kancero.
Intesta mikrobioto
[redakti | redakti fonton]

Intesta mikrobioto a? intesta mikrofla?ro estas la aro de bakterioj kiuj vivas en la intesto, en rilato de simbiozo kaj de tipo de kunman?ado kaj de tipo de mutualismo. Tiu aro formas parton de la normala mikrobioto. La granda majoritato de tiuj bakterioj ne estas dama?aj por la sano kaj multaj estas profitaj, pro kio tiu intesta mikrobioto estas grava por la sana bonfarto de la organismo. Oni kalkulas, ke la homo havas en sia interno ?irka? du mil diversaj specioj de bakterioj, el kiuj nur cent povas i?i malprofitaj.[2] Multaj animalaj specioj dependas tre forte de sia intesta fla?ro. Por ekzemplo, sen tiu, la bovoj ne estus kapablaj digesti la celulozon, nek la termitoj povus man?i lignon, ?ar ne temas pri ili mem, sed ties intesta fla?ro, kiuj kapablas procezi tiun tipon de man?a?oj. ?e homoj, la dependo ne estas tiom radikala, sed ja gravas. Ili helpas foje al la absorbo de nutra?oj kaj formas ekosistemon kompleksan kiu memreguli?as kaj eltenas sin en ekvilibro. En aliaj okazoj nepras por la sintezo de difinitaj kompona?oj, kiel ?e la vitamino K kaj ?e kelkaj de la komplekso B. Ili produktas anka? kromajn efikojn, kiel la produktado de gasoj, responsaj pi la karaktera haladzo de la feka?oj.
La intestas mikrobiota influas ne nur super la bonfarto de la digesta sistemo, sed anka? de la ha?to, la generaj organoj, la virina fekundeco, ktp., kaj tiukadre necesas kontroli ?in pere de dietaj decidoj, higieno ktp.[3]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La duodeno kaj pankreato.
-
?enerala priskriba figuro de digesta sistemo montranta galvezikon.
-
Pankreato en duodeno.
-
Gala veziko.
-
Stomako kaj intestoj.
-
Digesta sistemo de koko.
-
Situo de la hepato en la homa korpo (ru?a koloro). Gray's Anatomy, 1918
-
Hepato de ?afo.
-
Stomako, hepato kaj intestoj.
Digesta sistemo en aliaj animaloj
[redakti | redakti fonton]En ?iuj vertebruloj la digesta sistemo estas esence plenigebla tubo kiu longas tra la organismo el la bu?o ?is la anuso. Tamen estas gravaj diferencoj depende de la speco, inter aliaj tialoj kiel adapto al diversa tipo man?okutimo.
Birdoj
[redakti | redakti fonton]
La digesta sistemo de la birdoj disponas el kelkaj specifaj organoj, por ekzemplo la kropo, kiu estas sako el histo konektita kun la ezofago je la alto de la kolo, en kiu la englutitaj nutra?oj estas stokitaj portempe anta? pasi al la cetero de la digesta tubo.[4] La kropo havas gravan rolon ?e la ido-prizorgo de la kolombedoj, ?ar la epiteliaj ?eloj degeneras al kazeosimila, grasa materialo al la t.n. kropolakto, per kiu ili nutras la idojn.
Reptilioj
[redakti | redakti fonton]En la reptilioj, la maldika intesto elfluas en la rektumo kaj tiu en la kloako kiu estas uzata kiel komuna elirejo kaj de la digesta sistemo kaj de la urina sistemo kaj kiel enirejo de la reprodukta sistemo. En multaj specioj la estomako povas disetendi?i enorme, kio permesas al ili engluti ?is 70 % de sia pezo en unusola man?o.[5]
Mamuloj
[redakti | redakti fonton]En rema?uloj, por ekzemplo, la stomako estas dividata en variaj ?ambroj, sinsekve ekde la ezofago ?is la duodeno; tiuj kvar kava?oj estas la jenaj:[6] rumeno, centipelio, omaso kaj abomaso.
Ma?stomako
[redakti | redakti fonton]La ma?stomako, nomataj anka? ventriculus (latine), stomaka muelejo, postkropo, kaj gigerium, estas organo trovi?anta en la digesta sistemo de iuj animaloj, kiaj birdoj, reptilioj, tervermoj kaj kelkaj fi?oj. Tiu speciali?inta stomako konstruata el dikaj, muskolaj histomuroj estas uzata por mueli man?on; ?i enhavas englutitajn ?tonetojn a? sablerojn por dispecigi man?a?on kaj anstata?i mankantajn (neekzistantajn) dentojn. ?e iuj insektoj kaj moluskoj, la ma?stomako enhavas ?itinajn erojn a? denta?ojn.
Vidu anka?
[redakti | redakti fonton]
1=ezofago, 2= stomako, 3=maldika intesto, 4=apendico, 5=cekumo, 6=dika intesto, 7=rektumo, 8=anuso
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "La especie elegida", 1998, de Juan Luis Arsuaga kaj Ignacio Martínez. ?apitro 16 "El origen del lenguaje humano", subtitolo "El primate atragantado", proksimume ?e la 88% de la libro.
- ↑ McFall-Ngai M. (2007). ?Adaptive immunity: care for the community.?. Nature 445 (153). ISSN 0028-0836. Arkivita el la originalo la 5an de junio 2009.
- ↑ Rebeca Gil, Los síntomas que advierten que tu flora intestinal está da?ada y cómo puedes recuperarla El periódico Extremadura, 18a de Aprilo 2024, alirita la 18an de Aprilo 2024. (en hispana)
- ↑ Anatomía específica de aves: Aspectos funcionales y clínicos. Arkivigite je 2025-08-04 per la retarkivo Wayback Machine En Wayback [1] Arkivigite je 2025-08-04 per la retarkivo Wayback Machine 2025-08-04- Francisco Gil Cano. Konsultita la 8an de decembro 2017
- ↑ Reptiles y anfibios. Gran Atlas de la Ciencia, 2014. Konsultita la 8an de decembro 2017.
- ↑ Ganadería de la leche, p. 94. álvaro Castro Domínguez. Konsultita la 7an de decembro 2017.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ferron, Myrian; Rancano, Jordi (2007). Grande Atlas do Corpo Humano. [S.l.]: Manole. 560 pp. ISBN 9788520424995
- Guyton, Arthur C. Elsevier. Tratado de fisiologia médica. Elsevier, 2006. ISBN 978-85-3521-641-7.
- Pierre Hillemand: Geschichte der Magen-Darm-Heilkunde. En: Richard Toellner u. a. (Eld.): Illustrierte Geschichte der Medizin. Band 4. Andreas und Andreas, Salzburg 1986, S. 1784–1831 (franz?sisch: Histoire de la médecine, de la pharmacie, de l’art dentaire et de l’art vétérinaire. Paris 1978. Sonderauflage).
- Manfred Kirchge?ner: Tierern?hrung. 12. neu überarbeitete Auflage. DLG-Verlags-GmbH, Frankfurt am Main 2008, ISBN 978-3-7690-0703-9, Abschnitt ?Unterscheidung der Verdauungssysteme“.
- Mary Roach, Gulp: Adventures on the Alimentary Canal, W. W. Norton & Company, 2014, 352 p. (rete archive)
- Kenneth S. Saladin, Anatomia & fisiologia.
- Franz-Viktor Salomon: Verdauungsapparat, Apparatus digestorius. In: Franz-Viktor Salomon u. a. (Eld.): Anatomie für die Tiermedizin. 2. erw. Auflage. Enke, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-8304-1075-1, S. 235–323.
- Starling, Iriam Gomes; Zorzi, Rafael Luiz de Andrade (2009). Corpo humano: órg?os, sistemas e funcionamento. Rio de Janeiro: Senac. 232 pp. ISBN 9788574582771
- Wheater, Istologia e anatomia microscopica.
- Сапин М. Р., Билич Г. Л. Анатомия человека: учебник в 3 т. — М.: ГЭОТАР-Медиа, 2008. — Т.2. — 496 с. ISBN 978-5-9704-0602-1 (т. 2)
- Гистология: Учебник/Ю. И. Афанасьев, Н. А. Юрина, Е. Ф. Котовский и др.; Под ред. Ю. И. Афанасьева, Н. А. Юриной. — 5-е изд., перераб. и доп. — М.: Медицина, 2002. — 744 с.: ил. ISBN 5-225-04523-5
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|